Kie ĝi ombris, kuŝas jam mortanta la kverk', ne luktos plu kun blov' ciklona. Kaj oni diras: Jen, ĝi estis granda. Ĉi tie, tie, de l' branĉaro krona la etaj nestoj de l' printempo pendas. Kaj oni diras: Jen, ĝi estis bona. Kaj ĉiu laŭdas, segas, tranĉas, fendas, vespere grandan faskon porti povas. Lamento en aer' ... silvio plendas: ĝi serĉas sian neston kaj ne trovas. |